← Reen al K

PIV 2020 · 8493

★korn/o

korn/o.
I -
Pli-malpli longa, konusa, malmola elstaraĵo, rekta aŭ kurba, el keratino, kiu kreskas sur frunto aŭ alia parto de la kapo de hufuloj, precipe la virseksaj: al porko Dio kornojn ne donas Z; korno de cervo, de rinocero, de taŭro; Petro kornojn tenas, Paŭlo lakton prenas Z; preni la bovon per la kornoj Z (iri rekte al la malfacilaĵo); (analoge, pri fantaziaj estaĵoj) la kornoj de Diablo, de satiruso; kaj jen granda skarlata besto, havanta sep kapojn k dek kornojn N (simb. de Romo).
👥 Korno 1 aŭ ramuro.
(f) Tiu parto, rigardata kiel a) (ark.) armilo k simb. de forto: riĉulo havas kornojn, malriĉulo dornojn Z; dehaki la kornojn de la nacioj X; li rompis ĉiujn kornojn de Izrael X; la nacioj levis sian kornon kontraŭ la loĝantojn de Judujo X. brako, pugno.  kornobati, kornopiki; b) simb. de kokriteco.
II - Io simila al la bova korno aŭ per sia loko aŭ per sia formo:
Elstaraĵo sur la kapo de iaj bestoj: kornoj de limakoj Z, de gufo, de cerasto. anteno, tentaklo.
Bova korno, uzata kiel ujo: li prenis la kornon kun oleo k sanktoleis Salomonon X; ili trinkis medon en uraj kornoj.
𝅘𝅥𝅰 Bova korno, aŭ similforma latunaĵo, uzata kiel muzikilo: sen la korno, kiu pendis ĉe lia flanko, la gardisto ne povus trumpeti Z; la Alpa korno sonis profunde melankolie Z; blovi per la korno de ribelo Z; oni aŭdis sonadon de kornoj super la erikejo Z; standardo havanta […] flavan kornon de poŝto Z; 𝅘𝅥𝅰 valva, natura korno.
Io konture simila al korno de bovo: la tri kornoj de nobela ĉapelo; la kornoj de la luno.
📖 Supersigno kun la formo de bova korno: dekstra korno (´), maldekstra korno (`), dukorno (Sin. pinta hoketo). cirkumflekso, malapostrofo.
III - Substanco
konsistanta el fortikiĝinta parto de epidermo, ofte uzata industrie: kombilo el korno; kornatavola fenestro Z. keratino.
simila, same uzata: tranĉilo kun tenilo el cerva korno (el cerva ramuro); arta korno (farita el kazeino k formaldehido; Sin. galalito).
korna
Rilata al korno.
Konsistanta el korno III- 1: korna kombilo.
korni
(ntr) Sonigi kornon.
(tr) Provizi per kornoj: kornitaj kapoj Z (de diabloj).
kornaro. Plurbranĉaj kornoj de cervedoj, konsistantaj el osta substanco.
korneca. Farita, konsistanta el substanco simila al korno: korneca kombilo, tabakujo; korneca tavolo de la epidermo.
korneto. Malgranda kornoforma objekto: korneto kun bombonoj.
korniĝi. Iĝi malmola kiel korno: la malseka ganto korniĝis.
kornulo (fm) Kokrito.
kornohava, kornoporta. Havanta kornojn: kornohava virŝafo X.
dekkornulo. Maljuna cervo kun dek branĉoj en sia kornaro.
dukorna, trikorna. Havanta du, tri kornojn: dukorna ĉapelo, flago.
dukorno. Hoketo.
unukornulo
Fabela besto, kun ĉevalkorpo k unu korno meze de la frunto.
= rinocero.
amboskorno. Konusforma ekstremaĵo de amboso. ambosbeko.
abundokorno. Simb. de abundo, konsistanta el kapra korno plena de floroj, fruktoj k grenspikoj.
aŭtokorno. Hupo 2.
ĉaskorno Z 𝅘𝅥𝅰 Korno II-3, uzata de ĉasistoj.
lamenkornuloj Grupo (Lamellicornia) de koleopteroj kun fasko da lamenetoj sur la antenoj: melolonto k skarabo estas lamenkornuloj.
longkornuloj Cerambikedoj.
nebulkorno. Speco de sireno, kiun sonigas ŝipoj, buoj, lumturoj en la nebulo.
paperkorneto Z. Pinta saketo el papero.
sakskorno 𝅘𝅥𝅰 Nomo de multaj latunaj blovinstrumentoj kun konusa tubo, tasa buŝpeco k valvoj.
ŝukorno. Duono de korno, segita laŭ la longo, kies larĝa parto servas por glitigi kalkanon en ŝuon; tiu ilo estas ankaŭ farata el metalo aŭ plasto.