← Reen al A

PIV 2020 · 883

anten¹o

anten1o
Palpa, pli-malpli fadenforma organo, troviĝanta sur la kapo de artropodoj k.a. bestoj.
Longa k fleksebla stango, kiun oni fiksas al la mezo aŭ supro de masto, por teni triangulan velon.
Metala drato aŭ drataro, kiu servas kiel malfermita oscilcirkvito, por ricevi aŭ elsendi radiosignalojn: direkta, sendirekta anteno; jagia anteno (faskoĵeta anteno), radianta anteno; reflekta, senda, riceva anteno; surtegmenta anteno kolektiva; kadra, ombrela, prisma, ventumila anteno.
antena. Rilata al anteno: antena reto (aro da pluraj antenoj, kiujn oni ekscitas samtempe, k kiu servas por emisii aŭ kolekti energion je difinita direkto); antena rezistanco (la rezistanco de oscil-cirkvito kun la sama frekvenco kiel la anteno, kiu, se influata per egala elektromova forto, estas trafluata per la egala kurento en stato de rezonanco).
antenuloj Subfilumo (Antennata) de artropodoj, al kiu apartenas i.a. krustacoj k insektoj.