PIV 2026 · Artikolo 882
antemido
antemido BOTA florplanto, kun pluroble plume dividaj aŭ kvazaŭdividaj folioj, kun multaj, apeksaj, longpedunklaj, radiaj kapituloj, konsistantaj el flava disko kaj ĝenerale blanka krono; el Eŭropo, okcidenta Azio kaj norda kaj orienta Afriko; pluraj medicine uzataj kaj/aŭ ĝardene kultivataj. genro Anthemis ➞ asteraco, kamomilo.
agra antemido antemido, ĝardene kultivata. specio Anthemis arvensis Sin. agra kamomilo.
tinktura antemido florplanto parenca al antemido, el Eŭropo, kun tute flavaj kapituloj, utiligata por produktado de flava tinkturo kaj por ornamo. specio Cota tinctoria