PIV · 1282
aster/o
aster/o Z 🍁 G. (Aster el asteracoj) de unu-, du- k plur-jaraj herboj, kies radiajn kapitulojn karakterizas flava aŭ purpura disko k granda, blanka aŭ okulfrape kolora krono; ĉ. 250 sp-oj, N-hemisferaj, multaj pororname kultivataj. ➞ asterolino.
asteracoj. Fam. (Asteraceae, sin. Compositae) de dukotiledonaj plantoj – herboj, arbustoj k eĉ arboj, plejparte laktosukohavaj –, kies karakteriza infloresko estas kapitulo el floroj kun kaliko kuniĝinta kun unukamera ovario k stamenoj kuniĝintaj en tubon, kiu ĉirkaŭas la stiluson ĉesupre forkan, k kies frukto estas akeno: langetfloraj, tubetfloraj, radiaj asteracoj; ĉ. 22 750 sp-oj el 1528 g-oj, i.a. astero, akileo, arniko, artemizio, cinaro, helianto, laktuko, tusilago. Sin. kompozitoj.
Ĉinia astero. Kalistefo.