PIV · 7245
★kamomil/o
★kamomil/o
1 🍁 Sp. de matrikario (Matricaria recutita, sin. M. chamomilla) el Eŭropo, unujara, aroma herbo kun konusforma kapitula receptaklo; la amara infuzaĵo de la floroj (kamomila infuzaĵo) estas kvietiga k ŝvitiga. Sin. vera kamomilo.
2 👥 Kamomilo 1 k parencaj, same uzataj herboj (kelkaj sp-oj el la g-oj antemido, kamemelo, matrikario k tanaceto).
3 👥 Infuzaĵo de kamomilo 1 aŭ 2.
agra kamomilo. Agra antemido, unu el la kamomiloj 2.
granda kamomilo. Partenio, unu el la kamomiloj 2.
Roma kamomilo. Nobla kamemelo, unu el la kamomiloj 2.
vera kamomilo. Kamomilo 1.