← Reen al I

PIV 2020 · 6558

★infuz/i

infuz/i (tr) Brogi per bolanta akvo vegetaĵon k lasi la tuton ripozi sufiĉe longtempe por solvi la esencajn vegetaĵajn substancojn: infuzi kamomilon, kafon, teon. dekokti, ekstrakti, maceri.
infuzaĵo. Solvaĵo, ricevita per infuzado. teo 4, tizano.
infuziĝi. Iĝi infuzita.