PIV 2026 · Artikolo 3648
ekstrakto
Derivaĵoj en la artikolo 3
ekstrakto
1 elemento eltirita el malsimpla substanco: ekstrakto el viando ekstrakto el opio ➞ esenco, tinkturo.
2 eltiraĵo el libro aŭ alia verko: ekstrakto el longa raporto pri vojaĝo ELa prelego ilustrita per diapozitivoj kaj muzikaj ekstraktoj ILa
ekstrakta rilata al ekstraktado: ekstrakta teĥniko ekstrakta industrio MD EKON ekstrakta sektoro 4 agrikulturo kaj minoj
ekstrakti tr
1 eltiri specialan elementon el malsimpla substanco: ekstrakti gudron el ŝtonkarbo ekstrakti azoton el aero el olivoj oni ekstraktas olivoleon OE ➞ distili, dekokti, infuzi.
2 apartigi pecon el libro aŭ (vastasence) eron el multeco.
3 (figurasence) eltiri konsekvencon el io: el tiuj ekzemploj oni povas ekstrakti ĝeneralan regulon
Sin. eltiri 4.ekstraktado ago ekstrakti.