← Reen al D

PIV · 3281

★distil/i

distil/i (tr) Apartigi substancon de ĝiaj malpuraĵoj aŭ de kunkomponaĵoj, vaporigante per varmo ĝiajn vaporiĝemajn erojn k poste relikvigante la vaporojn per malvarmo: distili brandon; distilita akvo.
distilo, distilado. Ago de distilanto: seka distilado (ekz. de ligno); distilbalono.
distilaĵo. La produkto de distilado: unua, ĉefa distilaĵo.
distilaĵujo. Ujo, kiu servas, por kolekti distilitaĵon.
distilejo. Loko, kie oni distilas brandon, petrolon ks.
distiliĝi. Suferi distiladon: tiu substanco distiliĝas ĉe 60°C.
distililo. La tuta aparato por distili. alambiko.
distilisto. Tiu, kiu metie distilas.