← Reen al D

PIV · 3282

★disting/i

disting/i (tr)
(ion de io) Percepti inter du aŭ pluraj aferoj diferencon, kiu ebligas ilin rekoni apartaj: por distingi ilin unu de la alia, oni nomadis tiun […] Z; distingi la bluon de la verdo, petroselon de cikuto; distingi veron disde malvero; ŝi lernis distingi kolorojn Z; oni povas distingi tri periodojn en tiu epoko. diferencigi.
(inter io k io) Apartigi, meti diferencon inter pli-malpli similaj aferoj: mian popolon ili devas instrui distingi inter sanktaĵo k nesanktaĵo X; oni devas distingi inter tiuj du okazoj; la gradoj de komparo estas distingataj per unu aŭ du punktoj metitaj super la nombro de la ideo Z; (f) morto ne distingas, ĉiujn egale atingas Z. malkonfuzi.
(ion) Klare percepti: regis tia mallumo, ke oni ne multe povis distingi Z; la luno leviĝis, estis sufiĉe lume, por ke oni povu ĉion klare distingi Z; ne povi distingi la fizionomion de iu B; li ne povis distingi ĉu (estas ŝi) Z; en la bruego oni ne distingis la vortojn.
(io) Esti marko, karakterizaĵo, per kiu oni povas ne intermiksi aferojn: la idealeco, kiu lin tiel bele distingas Z; tiu ĉarma naiveco, kiu distingas la purajn korojn.
(f) Apartigi pro ia prefero k por favora pritrakto: ne distingu vizaĝojn ĉe la juĝo X; via Dio distingis vin el inter la popoloj Z; Mi distingos la teron de Goŝen, ke tie ne estu fiinsektoj X.
distingo
Ago de iu, kiu distingas: la distingo inter tiuj du specioj ne estas facila; fari distingon inter la ĝenroj.
Tio, kio distingas: tio estas la plej alta distingo, kiun iam ricevis ia anaso Z.  ordeno.
distinga. Tia, ke ĝi ebligas distingon: distinga signo Z; la distinga eco de bona komedio estas, ke ĝi ridigas; distinga trajto (Λ parola trajto, kiu servas por distingi fonemojn).
distingaĵo. Karakterizaĵo distinga.
distingebla. Tia, ke oni povas ĝin distingi: apenaŭ distingebla diferenco.
distingiĝi
Montri sin diferenca: la kataroj kaŭzitaj de cirkonstancoj lokaj distingiĝas de la kataroj kaŭzitaj de malutilaĵoj per tio, ke […] Z.
Montri sin klare k precize: punca kapuĉo, akre distingiĝanta ĉe la nigreco de la haroj Z; sub la blanka lumo de la lampo la vizaĝo bele distingiĝis Z; antaŭ la tapiŝoj distingiĝis per blanka koloro skulptitaj figuroj Z. kontrasti.
(f) Iĝi rimarkinda pro eminentaj ecoj: distingiĝi per kuraĝo B; la unuaj, kiuj distingiĝis ĉe la nobelara armiĝo Z; li jam distingiĝis per sia talento por matematiko; tiu sistemo distingiĝas per ekstrema simpleco Z.
distingiĝa. Tia, ke ĝi distingiĝas: la dua distingiĝa eco de lingvo arta Z.
distingilo
Marko, signo, per kiu oni povas distingi: klareco estas la distingilo de bona stilo. kriterio.
Alĝustigebla cirkvito por akcepti aŭ malakcepti signalojn laŭ iliaj proprecoj, ekz. amplitudo aŭ frekvenco: frekvencodistingilo.
distinginda. Meritanta esti distingita pro ia supereco: unu el la plej distingindaj kavaliroj; mia amato estas distinginda inter dekmilo X; distingindaj servoj, atingoj; mi vizitis la plej distingindajn domojn Z.
distingita. Rimarkata pro sia malvulgareco: distingita ekonomikisto, diplomato; li havis ian denaskan distingitecon. eleganta, eminenta, kulturo.  elito, kremo.
maldistingi. Intermiksi, konfuzi.
sendistinge. Farante nenian distingon: ili buĉis ĉiujn loĝantojn sendistinge. blinde.