PIV 2026 · Artikolo 3765
elito
elito SOCI en socio aro de homoj, kiuj elstaras pro prestiĝo bazita sur potenco, mono, kulturo k.a., kaj distanciĝas de aliaj pro sia sento de plej alta valoro: la elito de la armeo la elito de la scienculoj la sinteno de la intelekta elito OE la elitoj gvidas la socion NGu ➞ kremo, stabo.
elita rilate la eliton: elita karaktero elita animo ➞ distinginda, eminenta.
elitano elitulo: kiom da plebanoj necesas por «nutri» unu elitanon? OE
elitisma rilata al elitismo: tre multekosta kaj elitisma aranĝo, kiun multaj kongresanoj ne havas la eblon ĉeesti ALö
elitismo
1 kredo, ke la socion devus regi elito.
2 supereca sinteno aŭ konduto de elito.
elitulo homo, kiu apartenas al elito: riĉaj elituloj de la irlanda socio GMa jes, poezio. Iom elitisma kaj por elituloj OE Sin. elitano.