PIV 2020 · 3766
elitr/o
elitr/o ♉ Ĉiu el la du antaŭaj, malmolaj flugiloj ĉe iuj insektoj (precipe koleopteroj); ili ne taŭgas por flugado, sed kovras k ŝirmas la postan flugilparon, per kiu la besto flugas.
duonelitro. Ĉiu el la du antaŭaj flugiloj de cimoj, kies baza duonparto estas ledmalmola, dum la apeksa estas membraneca.