PIV 2020 · 2537
★cim/o
★cim/o ♉
1 Vulgara nomo de ĉiu insekto el la ordo de heteropteroj: cimojn karakterizas antaŭaj flugiloj kun interna ledosimila k ekstera lameneca partoj (☞ duonelitro), dum la postaj flugiloj estas tute membranecaj; multaj cimoj havas odorajn (ofte malbonodorajn) glandojn. Sin. heteroptero. ➞ cumo.
2 G. (Cimex) de plataj, malbonodoraj insektoj el la ordo de hemipteroj, subordo de heteropteroj, kun kriplaj flugiloj: abomena ĉambro, k cimoj tiaj, kiajn mi nenie vidis: ili mordas kiel hundoj Z.
3 💻 Fm nomo de fuŝo en komputila programo: sencimigilo.
akvokura cimo. Geriso.
dorsnaĝa cimo. Notonekto.
fajrocimo (kn) Cimo 1 el la g. Pyrrhocoris, ruĝa k nigra.
litcimo. Sp. de cimo 2 (Cimex lectularius), vivanta en domoj, precipe en litoj, muroj, malantaŭ tapetoj, k suĉanta sangon de homoj. Sin. litlaŭso.
plantocimo (kn) Cimo 1, vivanta sur semplantoj.