PIV 2026 · Artikolo 6601

★insekto

Litero I★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. fiinsekto
  2. trudinsekto
  3. gajlinsekto
★ insekto ZOOL artropodo, kies korpo konsistas el 3 ĉefaj partoj (kapo, torako, abdomeno), kun 3 paroj da kruroj kaj ĝenerale du paroj da haŭtaj flugiloj; la idoj estas larvoj, kiuj plej ofte maturiĝas per metamorfozo. membro de la klaso Insecta (insektoj) el la filumo Arthropoda en la malpura kabano svarmis ĉiaj insektoj: muŝoj, kuloj, formikoj, cimoj ktp lumantaj insektoj falis al ŝi malsupren kiel falantaj steloj Z ➞ diptero, hemiptero, himenoptero, koleoptero, lepidoptero, neŭroptero, ortoptero, insekticido.
fiinsekto, trudinsekto ĉiu parazita insekto: difektiĝis la tero kaŭze de la fiinsektoj MT
gajlinsekto ZOOL ĉiu insekto kaŭzanta gajlon (cinipo, afido, filoksero k.a.)