PIV 2026 · Artikolo 6017

himenoptero

Litero H

himenoptero ZOOL insekto, kun pupa stadio, morda kaj/aŭ leka buŝo kaj 4 membranecaj flugiloj havantaj maldensan reton de fortaj nervuroj; inoj havas ovodemetilon por meti ovojn en predon aŭ en lokojn malfacile atingeblajn; ofte la ovodemetilo estas modifita al pikilo; la idoj havas larvan etapon kaj neaktivan pupan etapon antaŭ ol iĝi adolto.membro de la ordo Hymenoptera (himenopteroj) el la klaso Insecta ➞ abelo, burdo, formiko, vespo.