← Reen al F

PIV · 4701

★formik/o

formik/o Insekto (Formica k.a. g-oj) el la ordo de himenopteroj, vivanta en grandaj, bone organizitaj socioj sub aŭ sur la tero aŭ en ligno: iru al la formiko, vi maldiligentulo, k saĝiĝu X; la formikoj, popolo ne forta, tamen en somero pretigas al si manĝaĵon X; la grilo k la formiko K (fablo); blanka formiko (termito). abelo, burdo, vespo.
formika. Rilata al formikoj: formika acido (formiata); (f) formika persisto; la homoj, iliaj gigantaj planoj, iliaj formikaj laboroj Z.
formiki (ntr) Senti svarmotikladon en membro, post kunpremo de nervo aŭ sanga vaskulo.
formikado Tia sento.
formikejo. Konstruo, kie amasloĝas formikoj: (f) meti bastonon en la formikejon (maltrankviligi senzorgan anaron).