PIV 2026 · Artikolo 15581

1termito

Litero T

1 termito ZOOL insekto, kiu vivas socie kiel formiko; kelkaj specoj konstruas fortikajn loĝejojn ĝis 6 m altajn, aliaj loĝas en arboj, lignaj traboj aŭ subtere; grava detruanto de lignaĵoj. infraordo Isoptera Sin. blanka formiko, izoptero. ➞ blatulo.
termitejo konstruaĵo de termitoj.