PIV 2026 · Artikolo 1993
★blato
★ blato
1 ZOOL rapidkura ĉiomanĝa insekto, kun malgranda kapo kaj larĝa plata korpo; plej multaj estas ruĝe brunaj ĝis malhele brunaj; ili ofte loĝas en kuirejoj, bakejoj kaj ŝipoj. membro de la familio Blattidae blatoj infestis la ŝipojn OE
2 ELEK (figurasence) integra cirkvito en eta ingo, iomete simila laŭaspekte al blato 1, preta por muntado sur cirkvita tabulo: hodiaŭa blato povas enhavi centojn da unuopaj procesoroj LRe
blatulo ZOOL insekto simila al blato aŭ termito. ordo Blattodea (blatuloj)
orienta blato blato ĝis 2,5 cm longa, kun brune nigra plata ovala korpo; kun kruroj tre dornaj; la du paroj da flugiloj kuŝas strikte al la korpo; kun abdomenaj alpendaĵoj; ŝatas varmajn, vaporajn kaj mallumajn lokojn; multaj specoj vivas en homaj loĝlokoj; la masklo estas sen flugiloj. specio Blatta orientalis