← Reen al C

PIV 2020 · 2592

cirkvit⁸o

cirkvit8o
Vojo, laŭ kiu elektra kurento povas cirkuli: fermita, malfermita cirkvito; paralelaj, seriaj cirkvitoj. konekto.
Aro de interkonektitaj elektronikaj partoj por plenumi iun funkcion: analoga, cifereca, logika cirkvito; oscilcirkvito; dustabila cirkvito (baskulo); memorhava, senmemora cirkvito. kombinilo.
(analoge) Aro de interkonektitaj aparatoj, kie cirkulas fluido plenumanta difinitan funkcion: bremsa oleocirkvito, malvarmiga akvocirkvito.
integra cirkvito Cirkvito, kies eroj estas konstruitaj sur splito de duonkonduktanta kristalo, ĝenerale silicio. blato.
kurta cirkvito. Vole aŭ nevole okazanta kuntuŝo inter du punktoj de cirkvito per tre malgranda rezistanco: kurtcirkvita kurento.
magneta cirkvito. La feromagnetaj partoj de motoro, transformilo ks.
presita cirkvito. Cirkvito, realigita per gravurado de kupra maldikega folio, gluita sur izolmateriala plato, sur kiu estas lutitaj elektronikaj komponantoj: presita cirkvito unuflanka, duflanka, sentrua (por surface muntitaj komponantoj).
encirkvitigi
Meti en cirkviton: encirkvitigi reostaton.
(f) Trudi al organizo, regno ks la principojn de sukcesinta reĝimoŝanĝo: Hitlero sinsekve encirkvitigis ĉiujn administraciojn de Germanio.
kurtcirkviti (tr) Vole establi kurtan cirkviton.