PIV 2020 · 10013
★material/o
★material/o
1 Ĉia materia substanco, el kiu la homa laboro produktas ion, aŭ al kiu ĝi donas apartan formon: krudaj materialoj (el kiuj oni fabrikas la duonfabrikaĵojn aŭ la pretajn produktojn); ligno estas bona brula materialo Z; el kiu materialo vi volas fari tiun statuon? Z; el tiuj ĉi simplaj materialoj (tritiko, legomoj, fruktoj), mia edzino preparas manĝojn Z; butiko de manĝmaterialoj Z; (f) vi ne estas vera Dano, kiel ni ĉiuj: ni estas ankoraŭ el malnova materialo Z. ☞ ŝtofo.
2 Tuto de la objektoj, iloj ks necesaj por ago, laboro: ĉiuj materialoj de ŝia estonta laboro, la libro, papero, plumo kuŝis antaŭ ŝi Z; ni prirabis magazenon k ni alportas materialon (vestojn) por 50 el ni Z; aĉeti materialon por sia presejo; ⚔ la homa materialo; perdo de materialo. ☞ ilaro, aparataro, maŝinaro.
3 (f) Tuto de la scioj, necesaj por verki, redakti, fari mensan laboron: la lingvo E. […] estas fondita sur la internacia materialo, kiun ellaboris al si la civilizita mondo mem Z; la libro prezentos sufiĉe da materialo por legi Z; ĉio, kion vi ektuŝas, donas al vi materialon por historio Z; ĉerpi materialon en ies verko B; (f) tio donis materialon por meditado Z, pripensado Z; ĝi donos al ni multe da materialo por gajeco Z.
materiala
1 Rilata al materialo: materiala difekto, malhelpo Z, manko; materialaj provizaĵoj, rimedoj; materiala pruvo.
2 Rilata al la ekonomia flanko de la aferoj de la vivo: se mi havus la materialan eblon, mi prenus […] Z; niajn materialajn rimedojn ni ĝis nun uzadis senplane Z; gravan forton materialan la Ligo alportos al nia afero Z; ĝi alportas al ili bonan materialan profiton Z; materiala mastro de E. estas la tuta mondo Z; materiala privilegio Z; certigi al si la materialan sendependecon. ☞ financa, mona, praktika.
materiale. Koncerne la ekonomian flankon: subteni materiale nian aferon Z; materiale tiu juna patrino posedis nenion Z; nenio estas materiale k morale pli malutila Z.
materialismo
1 Kondutmaniero, celanta en la vivo nur la korpan komforton, la monajn profitojn ks: prediki malnoblan materialismon.
2 (evi) = materiismo.
biomaterialo ⚕ Substanco, tre tolerata de vivanta organismo: biomaterialoj stabilaj (nedifekteblaj, ekz. vitalio k plasto, uzataj por koksaj protezoj), tute aŭ parte resorbeblaj (ekz. kolageno).
krudmaterialo Ⓣ ☼ Ankoraŭ ne prilaborita materialo, kiun oni uzadas en fabrikado: sekundara krudmaterialo estas materialo, farita el forĵetita rubaĵo, kiun oni povas uzi kiel krudmaterialon en alia produktprocezo.
teksmaterialo. Krudmaterialo por teksi: teksmaterialo vegetaĵa (ekz. lino), animala (ekz. lano, silko), minerala (ekz. asbesto), artefarita (ekz. rajono, viskozo), sinteza (ekz. nilono, perlono, orlono ktp).