← Reen al P

PIV · 12658

★praktik/o

praktik/o Apliko de la reguloj aŭ principoj de arto aŭ scienco, kontraste kun la teorio: mi finis la universitaton k komencis mian medicinan praktikon Z; post kelka praktiko oni facile alkutimiĝas al la uzado de «vi» Z; plej efika prediko estas praktiko; praktiko konvinkis min, ke la lingvo bezonas ian nekapteblan «ion» Z.
praktika
Rilata al aplikado de principoj aŭ reguloj: praktika malfacilaĵo B; fari longajn k vastajn praktikajn provojn kun sia projekto Z; praktika konkludo; praktika uzebleco Z; regularo fondita sur la praktika sperto, kiun dujara laborado donis al mi Z. efektiva, fakta, konkreta, materiala.
Konforma al sia destino aŭ celo, facile k oportune uzebla: praktika instrumento; senbrua, sed praktika k efika laboro; se kelkaj flankoj de la regularo poste montriĝos nepraktikaj [….] Z. konvena, oportuna, taŭga, laŭcela.
Celanta nur materialajn utilojn, scianta apliki la teorion k efektive plenumi la aferojn: revuloj, ne praktikaj homoj; la homoj miras, kiamaniere en nia praktika tempo povas aperi tiaj malsaĝaj fantaziuloj Z.
praktike. Tiel, se oni konsideras nur la praktikan flankon; simile al, kvazaŭ, proksimume: praktike senefika.
praktiki (tr) Efektive plenumi sian profesion ks: kiam oni praktikas la metion en grandaj mezuroj […] Z; praktiki ian arton Z, la sportojn, medicinon; praktiki kiel kuracisto Z; praktikanta kuracisto (kiu prizorgas sian klientaron, kontraste kun hospitala aŭ emerita kuracisto).
praktikado. Agado de iu, kiu praktikas: la praktikado de juro; akiri grandan praktikadon.
praktikeco. Eco de io praktika.
praktikemo. Eco de iu, kiu ĉefe konsideras la praktikan flankon de la aferoj.
praktikisto. Homo, kiu praktikas profesion (precipe de kuracisto aŭ advokato).
nepraktika. Ne havanta praktikecon.