← Reen al K

PIV · 8400

★konven/i

konven/i (ntr) Esti konforma al tio, kion postulas la situacio, la reguloj, la moroj: la rubandoj konvenas al la junularo k la varmaj peltoj al la maljunuloj Z; kio konvenas al sciuro ne konvenas al vulturo Z; tiu artista diletanteco […] konvenas al stato de riĉeco Z; li tuj ekregis sin, kiel konvenas al reĝa filo B; la ĉemizo estis multekolora, kiel konvenas por la matena tualeto B; por bela buŝeto de virino nenio malpli konvenas ol prediko Z; al mia kor’ konvenas nun funebri Z. deci, taŭgi, sidi 6. Rim. En deci estas pli sentebla la nuanco de devo, en konveni tiu de konformeco.
konvena. Tia, ke ĝi konvenas: tio estus tre konvena por mi danci kun vi! Z; ruĝaj ŝuoj por funebro certe estis ne tre konvenaj Z; trovi konvenan por si okupon B; ili metis la piedojn sur la tablon, ĉar ili opiniis, ke ĉio estas konvena por ili Z; laŭ sia eksteraĵo li ŝajnis konvena homo Z (akceptinda en societo); ĝi estas malnobla mondo, mi estas la sola konvena estaĵo en ĝi Z.
konvene. En konvena maniero: ŝajnis al mi, ke la historio aspektos plej konvene, se ĝi iros en la mondon sola Z (senornama); estas ne konvene tion rakonti! Z; mi ĝin portus mem, se estus konvene.
konveno. Stato de tio, kio konvenas: kiel […] la konveno permesis Z. konveneco.
konveneco. Eco de tio, kio estas konvena: la reguloj de la konveneco B; nur por konveneco li rigardis la desegnaĵojn B.
interkonveni (pp aparato, programo ks) Esti kapabla funkcii kun alia aparato, programo ktp: la malnova programo ne interkonvenas kun la nova mastruma sistemo. kongrua.  interfaco.
interkonvena. Interkonvenanta: interkonvenaj aparatoj.
malkonvena. Kontraŭa al konveno: fi, kia malkonvena esprimo! Z; personoj, kiuj postulas, ke en la gravega demando, kiu koncernas la tutan sorton de la afero, la tute nepreparita E-istaro donu respondon en la daŭro de kelkaj semajnoj, montras jam per tio, ke ili nur faras malkonvenan ŝercon Z.
malkonvenaĵo. Io malkonvena: rakonti al mi centon da malsaĝaj historioj, por konvinki min respondi al iaj malkonvenaĵoj, kvazaŭ mi estus tia virino! Z; en societo estas tre malagrable rimarki, ke la vesto malordiĝis k prezentas malkonvenaĵon Z.
nekonvena. Ne konforma al konveno: mi trovas tion plej altgrade nekonvena, ke oni aŭskultu fremdan birdon Z; ĉar li estis en uniformo, li opiniis nekonvena laŭte krii Z; vi scias, en tia loko estas nekonvene (bredi anserojn) Z.