PIV · 15403
★taŭg/i
★taŭg/i (ntr)
1 (io) Esti bona por io, uzebla por ia celo: ne ĉiuj fruktoj taŭgas por la manĝado B; supozante, ke mia karto povos taŭgi al vi por ia alia okazo Z; kio taŭgas por somero, ne taŭgas por vintro Z; ilia teksaĵo ne taŭgos por vesto X; la kanto ne taŭgas por la tamburo, tute ne taŭgas dum la Diservo k en Paska mateno Z; tiu artikolo ne taŭgas por nia gazeto; tempaĝo, kiu taŭgas por nenio, nur por remaĉadi la farojn de la antaŭa tempo Z; la rozoj taŭgas nur por rigardi k flari ilin Z; kio servas por ĉio, taŭgas por nenio Z; por kio taŭgas kuri?
2 Havi ian valoron, povi esti uzata: E. tute taŭgas praktike; unu vido taŭgas, pli ol dek aŭdoj Z; de ŝafo senlana eĉ lanero taŭgas Z.
3 (iu) Havi kapablon por io: ili estis enuigaj, neniu taŭgis por kompanio Z; mi konvinkiĝis, ke mi por la komuna medicina praktikado tute ne taŭgas Z; li taŭgas nek por studo, nek por ludo Z; homoj, kiuj tre malbone taŭgos kiel memstaraj gvidantoj Z.
taŭga. Tia, ke taŭgas
1 ĝi: E. montriĝis kiel lingvo taŭga en ĉiuj rilatoj Z; mi opinias la nunan tempon ne taŭga por tia iniciativo;
3 li/ŝi: li estas la sola taŭga prezidanto Z; ricevi ian taŭgan instruiston por la gramatiko Z; ni ne havas ankoraŭ en aliaj landoj personojn pli taŭgajn por la nomitaj oficoj Z; la supervivo de la plej taŭgaj, laŭ la darvina teorio.
taŭge. En taŭga maniero: li taŭge plenumis sian komision.
taŭgo, taŭgeco. Eco de io, iu taŭganta: lingvo havanta nenian praktikan taŭgon Z; taksi ies taŭgecon por plenumi taskon. Rim. Taŭgeco estas ideo pli vasta ol konveneco; konveni insistas pri ĝusta adaptiĝo de io al ĝia speciala uzo, taŭgi rilatas al ĉiuj ĝiaj uzoj: tetaso konvenas nur por trinki teon, sed ĝi taŭgas ankaŭ kiel ĉerpilo, mezurilo; servi k utili montras prefere la bezonon, kiun oni havas pri io aŭ la profiton, kiun io donas. Io, kio servas por ia celo, plej ofte taŭgas por ĝi, sed ne ĉiam: glacipeco povas servi kiel lenso al ludanta infano, sed ne taŭgas por tia uzo.
netaŭga. Tia, ke ĝi, li, ŝi ne taŭgas por iu tasko: vi elektis la netaŭgan ŝlosilon; en okazo de netaŭgeco ĝi havos la rajton anstataŭigi lin per alia persono Z.
sentaŭga. Tia, ke ĝi, li, ŝi taŭgas por nenio, havas nenian taŭgecon: mia versaĵo ricevis formon tute sengustan k sentaŭgan Z; tiuj novaj versoj estas tute sentaŭgaj Z: homo sentaŭga, homo malbonfarema X; ĉiuj malbonaj poetoj, gazetistoj k artistoj, kiuj estas tute sentaŭgaj Z; la mondo estas tute sentaŭga! Z.
sentaŭgulo. Homo, kiu havas nenian valoron: se oni kutimigas sklavon al dorlotiĝado, li poste fariĝas sentaŭgulo Z.