PIV · 14405
skori/o
skori/o Z
1 Vitreca siliciatoriĉa brulrestaĵo, kiu per fandiĝo apartiĝas de metalminaĵoj. Sin. metalŝaŭmo.
2 (pp vulkana petro) ⊕ Fragmento de solidiĝinta vezika lafo, kun supraĵo tre malglata.
3 = forĵetaĵo 2.
4 (f) Senvaloraĵo: via arĝento fariĝis skorio, via vino miksiĝis kun akvo X; kiel skorion Vi forĵetas ĉiujn malvirtulojn X; tiaj homoj estas la skorio de la moderna civilizo.
skoriejo. Loko, apud altfornoj, kie oni amasigas skoriojn.