← Reen al Ŝ

PIV · 15112

★ŝaŭm/o

ŝaŭm/o
Svarmo da veziketoj kunformiĝantaj el boligata, forte kirlata aŭ fermentanta, likvo: la altaj ondoj estis kovritaj de blanka ŝaŭmo Z; forblovi la ŝaŭmon de glaso da biero; kirli ovoblankon al ŝaŭmo.
Iom simila aspekto de la salivo aŭ ŝvito de ekscitita besto aŭ frenezulo: kurĉevaloj kovritaj de ŝaŭmo; spirito konvulsiigas lin kun buŝa ŝaŭmo N; (f) kun ŝaŭmo sur la buŝo mi kuras hejmen Z.
(f) Io malsolida, senenhava: malaperos Samario kun sia reĝo, kiel ŝaŭmo sur la supraĵoj de akvo X; lia tuta parolado estis nur ŝaŭmo.
ŝaŭma. Prezentanta ŝaŭmon: ŝipoj, trenante post si longan ŝaŭman postsignon B; ŝaŭma vino, omleto.
ŝaŭmi (ntr)
Eligi ŝaŭmon: cidro, ĉampano ŝaŭmas; la ondoj ŝaŭmis kontraŭ la roko; kiam acido atakas iujn substancojn, ĝi ŝaŭmas; (pp salivo) koleraj vortoj puŝiĝis el lia ŝaŭmanta buŝo Z; ŝaŭmi pro furiozo B.
Abundi je vigleco, viveco: Babilono, kie la vivĝojo ŝaŭmis en la templo de la dioj Z; ĉie la vivo ŝaŭmas B.
ŝaŭmado. Stato de likvo, kiu ŝaŭmas: la ŝaŭmado de la torento.
ŝaŭmaĵo 🍴
Ŝaŭmeca deserto aŭ antaŭdeserto, preparita el kremo k ovoblanko kirlitaj: ĉokoladoŝaŭmaĵo.
Similkonsista manĝaĵo nedolĉa: tinusŝaŭmaĵo.
ŝaŭmigi. Fari, ke io ŝaŭmu: ŝaŭmigi ĉampanon.
ŝaŭmigilo 🍴 Ilo por bati ovojn aŭ kremaĵon ĝisŝaŭme.
disŝaŭmiĝi. Foriĝi, malaperi kiel ŝaŭmo: niaj klopodoj vane disŝaŭmiĝis.
senŝaŭmigi. Forigi de io la ŝaŭmon: senŝaŭmigi supon.
senŝaŭmigilo 🍴 Granda kulero kun truoj por forigi ŝaŭmon flosantan sur likvo.
marŝaŭmo
Ŝaŭmo de forte kirlata maro.
Sepiolito.
metalŝaŭmo. Skorio.