PIV · 15111
★ŝat/i
★ŝat/i (tr)
1 Rigardi ion kiel valoran, gravan, havindan aŭ ĝuindan: la grandan amikecon de viaj intencoj mi ŝatas tre alte Z; nobla viro devas dece ŝati la vorton de virino Z; mi tre alte ŝatas la meritojn de la Pariza Grupo Z; homoj, kies nomo, ankoraŭ tre malmulte konata k tre malmulte ŝatata, estas «E-istoj» Z; la malaperantaj, ĉiam malpli k malpli ŝatataj religioj Z; mi ŝatas nur kuraĝon rektaniman Z; nur suferinto ŝatas feliĉon Z; tiujn kolektivajn dokumentojn la mondo ja ŝatas pli certe, ol […] Z; ĉion novan oni ŝatas Z; bono posedata ne estas ŝatata Z; la infanoj ne tre ŝatas longan babiladon Z; ĉiuj ŝatis E-on ne tial, ke ĝi alproksimigas la korpojn de la homoj, sed nur tial, ke ĝi alproksimigas iliajn korojn Z; la politiko ĉiam estis pleje ŝatata de ĉiuj B; mi multe ŝatas belan manon Z; (ŝi) ŝatis elegantajn bluzojn M; ŝati kafon, la legadon. ☞ aprezi.
2 Havi favoran opinion pri iu: ŝatu amikon laŭ la dato de akiro Z; ŝteletiston oni batas, ŝtelegiston oni ŝatas Z; kiu hundon mian batas, min mem ne tre ŝatas Z; oni tute ne havas la intencon ŝati ilin pli alte, ol kiom ili meritas! Z; knabino kiu vin estimas k ŝatas, kvankam ŝi vin ankoraŭ ne amas Z; la rolo de honesta homo, kiu ĝojas, se lia edzino estas ŝatata Z; tiajn hundojn mi tre ŝatis, eĉ amis M. ☞ estimi.
3 (+ inf.) Volonte, plezure fari ion: ĉu vi ŝatas danci, legi, naĝi?; aliaj ŝatas aktori en kvazaŭ teatraj roloj M; mi ŝatus starigi ĉi-kuntekste kelkajn demandojn M.
ŝato. Opinio aŭ sento de iu, kiu ŝatas: mi volas esprimi al vi mian ŝaton de via lasta verko.
ŝatateco. Stato de tiu, kiu estas ŝatata: tenu vin rekte, tio bone aspektas k kaŭzas ŝatatecon Z.
ŝategi. Ege ŝati: (ŝi) ŝategis florojn M.
ŝatinda. Tia, ke ĝi meritas ŝaton: li parolis kun ŝatinda simpleco k sincereco; li estas unu el la plej ŝatindaj moralistoj.
ŝatokupo. Vd okupo.
★malŝati
1 Rigardi kiel senvaloran, malgravan, preterlasindan: okupata la tutan tagon de nia afero, li devis tute malŝati sian profesion, de kiu li devus vivi Z; en la orelojn de malsaĝulo ne parolu, ĉar li malŝatos la saĝecon de viaj vortoj X; kiu malŝatas obeadon al la patrino X; koron suferantan k humilan vi ne malŝatas X; malŝati la regulojn de la arto rajtas geniulo, sed ja ne vi, mia kara; ne malŝatu la plej ĉarmajn donojn de la naturo! Z; ĉar kiu povas malŝati ĉi tiun tagon kiel malgrandan? X; lia peto ne povis esti malŝatata Z; dramoj, kiuj nun estas malŝatataj Z.
2 Havi pri iu malfavoran opinion: ne malŝatu vian patrinon, kiam ŝi maljuniĝos X; li malŝatis vin, ke vi ne estu plu reĝo X; kiam la Filiŝto vidis Davidon, li malŝatis lin, ĉar li estis knabo X; ili diras al Miaj malŝatantoj X; Venecio malŝatas malriĉajn turistojn M. ☞ malatenti, malestimi, malzorgi.
3 (+ inf.) Malvolonte fari ion.
malŝato. Opinio aŭ sento de tiu, kiu malŝatas: mi komprenas, ke tio estas malŝato kontraŭ mi Z; la malŝato lerni la trudatan, rusan lingvon M; mi ne povas toleri tian malŝaton de mia plej kara deziro; mi povus vere ekmalami vin pro tiu stranga malŝatado de virinoj Z.
malŝata. Tia, ke ĝi malŝatas: ŝi rigardis per malŝata rigardo kelkajn mokemajn junajn virinojn Z; la glaciaj vizaĝoj! la malŝata indigno! B; raporti pri ĝi severe k malŝate Z; niaj kontraŭuloj, kiuj antaŭ ne longe malŝate rigardis nin de alte Z.
malŝatinda. Tia, ke ĝi meritas malŝaton: li estas malŝatinda kontraŭulo, kvankam tre estiminda homo.