PIV 2020 · 11271
★okup/i
★okup/i (tr)
1 Teni en posedo iun lokon aŭ tempon; daŭre lokiĝi ie: la libroj okupas la tutan skribotablon B; okupi sen celo lokon sub ĉielo Z (nenifaradi); la bieno okupas 10 hektarojn; nia gramatiko okupas nur unu paĝon Z; la raporto okupis tri horojn B; tio ne okupos multe da tempo Z; (f) okupi postenon B, oficon; en la evoluo de la civilizo la Helenoj okupas gravegan pozicion.
2 = ekokupi: malamikaj trupoj okupis la urbon k la havenon B; (f) la paseroj okupis la neston de la cikonioj Z; ĉiuj lokoj (de la kaleŝo) estis okupitaj Z. ☞ akiri, kapti, preni.
3 Tiri al si la atenton, intereson, aktivecon de iu: du demandoj okupis lian spiriton B; je kio li okupas liajn servistojn? Z; la foiro okupas 300 oficistojn; tiu ĉi laboro lin profunde okupas Z; libro pri silikoj okupis liajn pensojn Z; Inger okupis ŝiajn lastajn pensojn Z; mi malhelpis vin: vi estis okupata de gravaj aferoj Z; ili estis tre okupitaj je glatigado de la plumoj Z; miaj pensoj estis okupitaj de ĉio nova, kion mi vidis Z; li estas okupita nur de sia propra persono. ☞ obsedi, zorgi, pritrakti.
sin okupi, okupiĝi. Dediĉi sian atenton aŭ aktivecon al iu aŭ io: ne estas peninde okupi sin pri ili Z; kiu sin okupas je ĥemio estas ĥemiisto Z; je la kurantaj konstantaj aferoj de la Ligo okupas sin komitatoj specialaj Z; sin okupi pri arto, politiko; multaj artikoloj […] sin okupas de la komenco ĝis la fino je komparado (de E.) kun Volapük Z; kial vi okupiĝas pri tiaj bagateloj?. ☞ klopodi, posedi, zorgi.
okupo. Tio, kio okupas: havi nenian okupon B; la kantado estas agrabla okupo Z; kio estas via okupo? X (respondo: brutedukistoj). ☞ ofico, rolo, tasko.
okupado. Ago de tiu, kiu daŭre okupas lokon: la efektiva posedo rezultas de konstanta okupado; la okupado de la lando far la malamikaj trupoj. ☞ okupacio.
okupanto. Tiu, kiu okupas: la leĝo de la unua okupanto.
okupateco. Stato de loko, kiu estas daŭre okupata: imposto pro ne sufiĉa okupateco de loĝejo.
okupiĝo. Tio, pri kio oni estas okupita: mia tuta okupiĝo fariĝis skribado de leteroĵ Z; eliras homo por sia okupiĝo, por sia laboro ĝis la vespero X.
okupiteco (evi) = okupateco.
ekokupi. Preni en posedon iun lokon.
senokupa. Havanta nenian okupiĝon.