← Reen al Z

PIV 2020 · 16849

★zorg/i

zorg/i
Serioze direkti sian atenton k agadon al ies bono: a) (pri) mi zorgas pri ŝi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem, sed ŝi mem tute ne zorgas pri si, k tute sin ne gardas Z; pli zorgas unu patrino pri dek infanoj, ol dek infanoj pri unu patrino Z; zorgu pri vi k nenion pli Z; b) (tr) ni eniris en la hotelon, por rigardi, ĉu la traveturantoj estas bone zorgataj Z; se nur pri ili estas zorgite, ĉion ceteran oni ne bezonas timi Z; pri ni estas kompreneble pli bone zorgite, ol pri ceteraj kreitaĵoj Z. flegi, prigardi, varti.
(ntr) Apliki sian atenton, ke ago estu bone plenumita: la celo de nia gazeto estas zorgi pri la vastigado de la lingvo Z; Dio, kiu zorgas pri justeco por orfo k vidvino X; pri bona digesto ĉiuj videble tre zorgis Z; por sia vivteno li povas jam mem zorgi Z; mi zorgis pri tio, ke la neĝo ilin kovru Z; zorgu, ke la reĝo ricevu la leterojn Z; zorgi, ke la elektitoj estu homoj prudentaj Z. okupiĝi.
(ntr) Maltrankviliĝi pro necerteco aŭ dubeco de io, kion oni opinias grava: havu la bonecon ne zorgi, li atendos! Z; la malsato, pri kiu vi zorgas, persekutos vin X; riĉa zorgas pri ĉampano, malriĉa pri pano Z; arbo, plantita ĉe akvo, en tempo de sekeco ne zorgas X; lingvo natura tute ne bezonas zorgi pri facileco Z.
(tr) Konscience fari, plenumi (taskon ktp): antaŭ ĉio zorgu oficon, plezuro atendos sian vicon Z; zorgu vian metion, k ne miksu vin en alian Z; zorgu vivon vian k lasu vivi alian Z; faru vian aferon, Dio zorgos ceteron Z.
zorgo
Atenta penado certigi ies bonon aŭ feliĉon: nenio povas anstataŭi la patrinajn zorgojn B; akcepti infanon sub sian zorgon B; k zorgon pri la plu k pli ni lasas jam al Dio Z.
Maltrankviliĝo pro okazaj malbonoj aŭ kontraŭaĵoj: tio kaŭzis al ŝi zorgojn k afliktojn Z; finon de ĉiuj zorgoj! Z; ho pezaj zorgoj premas mian bruston Z; de zorgoj, ne de jaroj blankiĝas la haroj Z; rusto manĝas la feron k zorgo la homon Z; ĉiu morgaŭ havas sian zorgon Z; malpli da havo, malpli da zorgoj Z; manĝu vian panon kun tremo, trinku vian akvon kun ĉagreno k zorgoj X; se oni ne havas zorgojn pro pano, oni tiam faras al si zorgojn de amo. klopodo 1.
zorga. Karakterizata de zorgo: morojn li plenumadis kun tre zorga konscienco Z; zorga esploro B; sub la zorga okulo de pastroj B; zorge korekti la preserarojn; li estis ĉiam tre zorge vestita; zorge de iu (petante tiun zorgi pri); letero adresita al s-o N. zorge de s-ro Z.
zorgado. Konstanta aŭ ripetata zorgo: zorgado de iu pri iu aŭ io; homoj, kiuj prenos sur sin la tutan zorgadon k respondecon pri la kongreso Z; kulpigi malbonan zorgadon Z.
zorganto. Persono, kiu zorgas pri iu, precipe pri neplenaĝa orfo.
zorgato. Persono, pri kiu oni zorgas, precipe neplenaĝa infano: la zorgataro de paroĥestro.
zorgema. Inklina, kutima zorgadi: zorgema servistino; per bonordo k zorgemeco ni meritu la atenton de la supra estraro Z.
zorgigi. Fari, ke iu zorgu: kiuj estas la viroj, kiuj tiom vin zorgigas? Z; tio ĉi estas zorgiga simptomo.
zorgilo 💻 Komputila programo, kiu peras inter la mastruma sistemo k flankaparato ks: munti presilzorgilon.
antaŭzorgi (tr) Zorgi, por anticipe eviti malbonon aŭ damaĝon: por antaŭzorgi, oni devas antaŭvidi; vi devas antaŭzorgi malsanon aŭ morton k asekuri vin por viaj infanoj.
malzorgi (tr) Malatenti aferon aŭ personon, pri kiu oni devus zorgi: malzorgi sian sanon, profesion, devon, siajn aferojn, amikojn; mi ne malzorgos atente ekzameni tiun proponon. neglekti, preterlasi.
prizorgi (tr) Flegi: prizorgi malsanulon, ĝardenon.
prizorgado. Tuto de ies zorgoj pri iu: la knabo estis donita por prizorgado al taglaboristino Z; ŝi benis sian adoptintan patrinon pro ŝia tuta prizorgado Z; la infano povas resaniĝi, sed precipe hodiaŭ ĝi bezonas apartan prizorgadon Z. flegi, varti.
senzorga. Ne maltrankvila pro zorgoj: senzorga vivo, ofico; kiu estas senzorga en sia laborado, tiu estas frato de pereiganto X.
senzorge. En senzorga maniero: la rajdmantelo enkovris lin ŝajne senzorge, k tamen montris plej zorgan drapiradon Z.
senzorgeco. Eco de iu senzorga aŭ de io, pri kio oni ne zorgas: la senzorgeco de la senorduloj ilin pereigas X.
senzorgejo. Fantazia nomo de kampara domo aŭ kasteleto: la Senzorgejo de Frederiko la Dua.
medizorgo Medizorga sistemo en entrepreno, celanta malpliigi la poluajn ellasojn k plibonigi la kvaliton de produktoj laŭ primedia vidpunkto.