PIV 2020 · 3597
ekran⁸o
ekran8o
1 Mebleto, uzata por ŝirmi kontraŭ ardo de fajro: proksime de la kameneto, sub ŝirmo de verda ekrano, staris tablo Z. ☞ fendro.
2 Blanka tuko, aŭ blanka surfaco, sur kiun oni projekcias luman bildon de objektoj: kinematografa ekrano; larĝekrana filmo.
3 ☐ Ⓣ Kovrilo aŭ vando, por ŝirmi difinitan spacon kontraŭ difinitaj danĝeraj efikoj: elektra, magneta ekrano. ☞ ŝirmilo.
4 ☐ Ⓣ Lumtralasa plato, ŝmirita per speciala substanco, sur kiun oni projekcias radiojn, por videbligi ilin: lumekrano de Rentgen-aparato, de katodradia tubo de Braun; fluoreska ekrano (fluoreskiĝanta sub la X-radioj, la radioj de radioaktivaj substancoj k.s.; uzata i.a. en televida tekniko).
5 💻 Komputila eligilo, kiu vidigas informojn al la uzanto: katodradia, likvakristala ekrano. ☞ vidigilo.
ekrani (ntr) Prezenti ekranon kontraŭ io.
ekranego. Mebleto el faldeblaj platoj, por sin ŝirmi kontraŭ aerfluo en ĉambro, aŭ por apartigi ian parton de ĉambro.
ekranumi (tr) Provizi (maŝinon, lampon ktp) per ekrano.
eksterekrana 📷 Ĉiu sono aŭ dialogo venanta de punkto ekstera al la vidkampo de la kamerao k de la spektanto.
surekranigi. Filmigi.