← Reen al F

PIV · 4499

film⁸o

film8o 📷
Bendo de nedifinita longo, el nitrata aŭ acetata celulozo, kovrita de fotoemulsio: kinematografia (35, 18, 9,5 aŭ 8 mm larĝa), fotaparata filmo; virga, uzita filmo.  filmobazo, filmludi, filmoprezentado, bobeno.
Tuto de la bildoj, fiksitaj sur tia bendo, k projekcieblaj sur ekrano: silenta filmo (malnova, sen sono); mallongdaŭra filmo; larĝekrana filmo; dokumenta, aktualaĵa filmo; hororfilmo, pornofilmo.  filmaktoro.
filma. Rilata al filmo: filma artisto, muntisto, provizo, revuo.
filmi (tr) Fotografi sur filmo 1: filmi komedion, tragedion de Ŝekspiro; filmi scenojn de la ĉiutaga vivo; filmi raportaĵon, aktualaĵojn, kulturfilmon; filmi en pozejo, en la naturo.
filmado. Ago de filmanto.
filminda. Tia, ke ĝi meritas esti filmita; taŭga por filmado: filminda aktorino.
filmisto. Ĉiu el la specialistoj, kiuj laboras en la farado de filmo. direktoro, reĝisoro, kameraisto, scenaristo.
filmujo. Ĉiu el la du rondaj kestoj, entenantaj la filmon en kamerao aŭ dum transporto.
mikrofilmo. Serio da tre etaj fotoj sur kinofilmo, kiujn oni povas legi per pligrandiga projekciilo, por malkare k rapide reprodukti dokumentojn k librojn.
parolfilmo. Filmo, reproduktanta la parolojn de la aktoroj.
sonfilmo. Filmo meza inter la silenta k la parola, en kiu nur muziko estas registrita sur la sonstreko.
telefilmo. Filmo, produktita por televido.