← Reen al K

PIV · 7233

kamera/o

kamera/o 📷 Fotoaparato, kapabla sendi k/aŭ registri sinsekvajn bildojn, laŭ difinita ritmo, uzata por kinematografio, televido aŭ videoregistrado: amatora, kaŝita, profesia kamerao.
kameraisto. Teknikisto, kiu, sub la gvidado de ĉefkameraisto, bildokaptas, kadradas, elektas la movojn de kamerao: la ĉefkameraisto respondecas pri la lumigado k la estetika bildokvalito de filmo.
gvatkamerao. Videokamerao, instalita pli-malpli kaŝe, cele al kontrolo aŭ gardado.
videokamerao. Kamerao, kies registra sistemo estas magnetoskopo.