← Reen al K

PIV 2020 · 7232

★kamer/o

kamer/o
Senfenestra, nehejtebla ĉambreto, uzata kiel tenejo, kaŝejo ktp: ili flugis tra riĉaj salonoj k mizeraj kameroj Z. alkovo, kabineto.
💡 Parto de aparato, maŝino kc aŭ de organo de vivulo, prezentanta fermitan spacon: senluma kamero Z (en fotografilo); kamero de revolvero; kompasa kamero; joniga kamero; ekspansia kamero (de reakcimotoro); antaŭa, malantaŭa kamero de okulo; 🍁 kameroj de ovario, de antero. ĉambro, kesto, skatolo.
= kamerao.
substoma kamero Vd stomo.
kameristo
Nobelo, oficisto komisiita pri la sekretaj aŭ financaj aferoj de suvereno. ĉambelano, kamerlingo.
(evi) = kameraisto.
bobelkamero Speco de nebulkamero. Sin. bobelĉambro.
gaskamero. Hermetika kamero, en kiu oni produktas venenajn gasojn, aŭ por provi la efikon de gasmasko, aŭ por gasmortigi bestojn aŭ homojn.
joniga kamero Aparato, uzata por mezuri la intenson de altenergiaj radioj, profitante de ilia joniga efiko al gaso.
nebulkamero Instrumento por observi k foti la trajektoriojn de elementaj partikloj.
seskamera. Havanta ses kavojn, en ĉiu el kiuj sidas kartoĉo (pp revolvero).
plumbokamero Kamero kun plumbaj muroj, uzata por la fabrikado de sulfata acido.