← Reen al S

PIV 2020 · 14835

stom/o

stom/o 🍁 Organo en formo de buŝosimila aperturo, troviĝanta multnombre en la epidermo de la vaskulplantoj k de iuj briofitoj, konsistanta el du, malofte tri stomaj ĉeloj, ĉirkaŭantaj malfermaĵon ( ostiolo), k eventuale el kelkaj aliaj ĉeloj: stomoj rolas en la interŝanĝoj de gasoj k akva vaporo inter la klorofilaj histoj k la atmosfero; stoma ĉelo (ĉiu el la specialaj ĉeloj, ĝenerale duopaj k lipformaj, ĉirkaŭantaj la ostiolon de stomo; Sin. lipĉelo); substoma kamero (senĉela spaco tuj sub la stomo). stigmo, stomato.