← Reen al P

PIV 2020 · 12340

plant/o

plant/o
(ss) Radikohava, plantebla vegetaĵo.
Vegetaĵo.
🍁 Ano de la regno de plantoj.
plantoj 🍁 Regno (Plantae el eŭkariotoj) de vegetaĵoj, karakterizataj de celuloza ĉelmuro k posedo de klorofilo; la plantoj ampleksas la verdalgojn k la embriofitojn: ulvoj, muskoj, filikoj, herboj, arbustoj, arboj estas plantoj. bakterio, fungo, kromistoj, vegetaĵo.
medicina planto Kuracplanto.
planti (tr)
Meti vegetaĵon en teron, por ke ĝi plue kresku: ŝi plantis en la poto la branĉon de la jasmeno Z; planti rozujon, vinberujon X, vinberĝardenon X; planti tuberojn de terpomo; (f) planti ideon en la kapon de infano. ĵosi, markoti, prikli, semi, stiki.
Starigi vertikala k senmova: ŝi plantis la krucon inter la ŝtonoj Z; li restis tie, plantita kiel paliso.
plantado. Ago de tiu, kiu plantas: oni ne povas komenci ĝian plantadon antaŭ Marto.
plantaĵo, plantitaĵo. Juna planto, freŝe plantita, aŭ taŭga por esti plantita: vita plantaĵo; (f) Jehuda estas lia plej amata plantaĵo X.
plantaro. Aro da plantoj, plantitaj en sama kampo aŭ bedo. flaŭro, vegetaĵaro.
plantejo
Loko, kie oni plantas k prizorgas plantojn.
Areo kun kultivataj plantoj de unu aŭ nemultaj sp-oj, ofte de arboj: pomplantejo, kafplantejo, kotonplantejo.
plantido
Juna planto, planteto.
Elradikaj ŝosoj: harmonie el la malnova bazo plantidoj novaj ĉarme kreskis supren Z.
plantilo 🌾 Ilo kurba k pinta, uzata por formi la truon, en kiu oni plantos.
plantisto. Homo, kies metio estas plantado, precipe en la subtropikaj landoj: plantisto de kaŭĉukarboj, de sukerkanoj.
plantologo. Botanikisto.
plantologio. Botaniko.
enplanti
Planti en ion profunde.
(f) Profunde penetrigi en la menson: la sento pri honoro estas eduke enplantata ĉe la Japanoj; tiel la lernemo enplantiĝas ĉe tiuj infanoj.
Enmeti objekton (ekz. protezon), grefton aŭ histon en la korpon.
malplanti. Detiri el la grundo ion plantitan.
priplanti Z. Provizi per plantoj: priplanti monteton per cedroj, aleojn per platanoj.
transplanti
Planti ion en alian lokon: oni transplantas arbojn, por doni al ili pli da forto.
Transporti en alian lokon k tie establi: transplanti kolonion, minoritaton.
(f) Penetrigi ideon aŭ kutimon en alian menson aŭ medion: tiu superstiĉo transplantiĝis en la najbaran landon; tiuj radikoj transplantiĝis el la franca en la anglan vortaron.
angiplantoj = vaskulplantoj.
arkegoniplantoj 🍁 Embri(o)fitoj.
branĉoplanti. Stiki.
ĉambroplanto. Planto taŭga esti tenata en ĉambro.
embriplantoj, embrioplantoj 🍁 Embri(o)fitoj.
florplantoj, fruktoplantoj = angiospermoj.
grimpoplanto Vd grimpi.
ĝermoplanto 🍁 Ĝermo 2.
kormoplantoj 🍁 Embri(o)fitoj.
kultivplanto. Kultivata planto.
kuracplanto. Farmacie k medicine uzebla planto. Sin. medicina planto.
nutroplanto 🍁 Mastro 5.
ovariplantoj 🍁 Angiospermoj.
rozetplanto 🍁 Planto kun mallongega tigo, tiel ke la folioj eliras, diversflanken, el preskaŭ la sama loko; kun baza folirozeto.
salplanto Saleja planto (Vd eja).
sekplanto. Sekeja planto (Vd eja).
semplantoj 🍁 Spermatofitoj.
talplantoj 🍁 Talofitoj.
telegrafplanto. Oscila desmodio.
trakeoplantoj 🍁 Vaskulplantoj.
vaskulplantoj 🍁 Vaskulohavaj plantoj, t.e. semplantoj k pteridofitoj. Sin. trakeofitoj.
volvoplanto Vd volvi.