← Reen al P

PIV · 12341

plantag⁴o

plantag4o 🍁 G. (Plantago el plantagacoj) de plantoj – unu-, du- k plur-jaraj herboj, pli malofte arbustetoj – kun simplaj folioj, ofte en elbaza rozeto, k kun pedunklo portanta densan spikon el malgrandaj, ne okulfrapaj floroj; kosmopolita g. de ĉ. 270 sp-oj, el kiuj pluraj estas ĝenaj trudherboj k/aŭ uzataj por medicino aŭ nutrado de hejmaj birdoj.
akvoplantago. Plantag-alismo.