PIV · 514
alism/o
alism/o 🍁 G. (Alisma el alismacoj) de 9 sp-oj de plurjaraj, akvejaj herboj el la N hemisfero k Aŭstralio.
alismacoj. Fam. (Alismataceae) el plurjaraj herbecaj marĉplantoj kun elbazaj folioj k regulaj, trinombraj floroj; 100 sp-oj el 14 g-oj, i.a. alismo k sagitario.
plantagalismo. Sp. de alismo (A. plantago-aquatica) kun blankaj aŭ helruĝaj floroj en 2−3 vicoj da verticiloj sur ĝis 80 cm alta pedunklo; kreskas en marĉo aŭ malprofunda akvo. Sin. akvoplantago.