PIV 2020 · 12233
piper/o
piper/o 🍁 G. (Piper el piperacoj) de plantoj – arbetoj, arbustoj, lianoj k herboj – kun alternaj, integraj aŭ lobaj, stipulohavaj folioj, kun malgrandaj floroj en spikoj aŭ grapoloj k kun fruktoj (beroj) globaj, unusemaj; tropika g. de ĉ. 2 000 sp-oj, pluraj kultivataj en S Azio por produktado de pipro, precipe la nigra pipero. ☞ betelo, kavao, kubebo.
nigra pipero. Sp. de pipero (P. nigrum) el S Hindio k Srilanko, ligneca liano ĝis 15 m alta, kun glataj, globaj beroj unue verdaj, poste ruĝaj, fine nigraj; kultivata por la produktado de blanka k nigra pipro.
piperacoj. Fam. (Piperaceae) de tropikaj k subtropikaj dukotiledonaj plantoj – arbetoj, arbustoj, lianoj aŭ herboj, iuj epifitaj – monoikaj, dioikaj aŭ poligamiaj, kun senperiantaj floroj k kun fruktoj kapsulecaj aŭ berecaj; ĉ. 3 000 sp-oj el 8 g-oj, i.a. pipero.