PIV · 1064
arbust⁶o
arbust6o 🍁 Ligneca planto malpli alta ol arbo (de 0,5 ĝis 6−7 m) sen (tufarbusto) aŭ kun (trunkarbusto) malalta trunko (ne pli ol 0,5 m). ☞ arbeto, staŭdo, vepro.
arbusteto. Tre malgranda arbusto (malpli ol 0,5 m alta), ofte tufa, kun branĉoj malsupraparte lignecaj k daŭraj, supraparte herbecaj, ekz. empetro, kaluno, vakcinio.
subarbusto = arbusteto.
trunkarbusto. Arbusto de 2 ĝis 6−7 m alta, kun distingebla trunko, ekz. alaterno, bukso, nigra sambuko.
tufarbusto. Arbusto ĝenerale 0,5−4 m alta, sen distingebla trunko, debaze disbranĉiĝanta k sekve pli-malpli tufa; ekz. berberiso, cisto, frambujo, ligustro, ribo, ulekso.
vezikarbusto. Koluteo.