← Reen al A

PIV 2020 · 1058

★arb/o

arb/o 🍁 Multjara ligneca planto kun ĝenerale nur unu ĉefa tigo, kies nuda bazparto estas nomata trunko, kiu supre dividiĝas je pli-malpli larĝa branĉaro ( krono, kanopeo); arbo maturstadie altas pli ol 7 m k iuj atingas pli ol 100 m ( arbeto, arbego): kverko, platano, pomujo estas arboj; arbo krakanta venton ne timas Z; fleksu arbon dum ĝia juneco Z; ב la arbo de vivo, la arbo de sciado. arbusto.
Judea arbo. Vd cercido.
arba. Rilata al arbo(j): arba strukturo.
arbaĵo. Dehakitaj aŭ defalintaj arboj aŭ arbustopartoj: bruligi arbaĵon. lignaĵo.
arbaro
Densa aro de arboj, kovranta pli-malpli larĝan areon.
Tiu areo mem (arbejo): en varmega tago mi amas promeni en arbaro Z; pro multo da arboj, li arbaron ne vidas Z (kapablas vidi nur la detalojn, ne la tuton). bosko, forsto, kopso, abiaro ktp.
arbarigi, arbarizi. Priplanti per arbaro: arbarigi la nudajn montojn.
arbaristo Z. Forstisto.
arbego. Grandega arbo (ekz. sekvojo).
arbejo = arbaro 2.
arbeto. Malgranda, malalta arbo (ekz. bigarado).
arbetaĵo (evi) = arbusto aŭ vepro.
arbetaĵaro Z (evi) = veprejo aŭ makiso.
arbisto. Metiisto, kiu kultivas arbojn k arbustojn.
arbologio. Scienco pri arboj k arbustoj.
ĉefarbisto. Estro de forsto.
praarbaro. Neniam ekspluatita k de nememorebla tempo ekzistanta arbaro.  virga.
rearbarigi. Planti novajn arbojn en loko, kie antaŭa arbaro malaperis. reforstumi.
senarba. Tia, ke en ĝi ne estas arboj.
senarbigi. Detrui la arbojn de regiono.
buterarbo. Butera maduko.
fragarbo. Arbuto.
flamarbo. Reĝa deloniko.
foliarbo. Arbo kun pli-malpli plataj folioj (kontraste kun pinglarbo).
fruktarbo. Arbo, kultivata por siaj manĝeblaj fruktoj, ekz. ĉerizarbo, pomarbo, figarbo ks.
galeriarbaro = riverarbaro.
kristarbo. Pinglarbo, uzata por kristnaska festo. abio.
glanarbo = kverko.
mararboj Ordo (Gorgonaria) de koraluloj, kun pli-malpli grandaj, arboformaj skeletaj aksoj.
mastikarbo. Lentisko.
melonarbo. Papajo.
panarbo 🍁
(ss) Arbo (ordinara artokarpo) kun profunde lobaj folioj k kun ovoidaj aŭ globaj fruktoj (kunmetaj ŝajnfruktoj) ofte ĉ. 40 cm longaj k 25 cm larĝaj, kun faruneca enhavo; hejma en C Malajzio k Melanezio, kultivata en multaj tropikaj regionoj por fruktoj kutime manĝataj frititaj.
(vs) panarbo 1 k parencaj arboj de la g. artokarpo, kies fruktoj estas same manĝataj kiel tiu de panarbo 1. jakvo.
papiliarbo. Budleo.
pinglarbo. Arbo, kies folioj estas pingloj 3.
pluvarbaro 🍁 Pluvegeja arbaro de la intertropika zono, eksterordinare riĉa je sp-oj de plantoj, i.a. arboj, lianoj k epifitoj.
riverarbaro 🍁 Arbaro, kreskanta laŭlonge de rivero.
tuliparbo. Liriodendro.
vaksarbo. Miriko.
vomarbo. Vomnuksa strikno.