← Reen al L

PIV 2020 · 9260

lentisk/o

lentisk/o 🍁 Sp. de pistacio (Pistacia lentiscus), daŭrafolia trunkarbusto aŭ arbeto kun pare plume kunmetaj, ledecaj folioj, kun ruĝetaj floroj en spikformaj grapoloj k kun malgrandaj drupoj unue ruĝaj, poste nigraj; el la ŝelo eliĝas rezino farmacie utiligata, pasintece uzata en dentista mastiko. Sin. mastikarbo. terebinto.