PIV 2026 · Artikolo 9261

★lentugo

Litero L★ Fundamenta

★ lentugo
1 KOMU neelstara bruna-ruĝa makuleto el melanino sur la haŭto (plej ofte de la vizaĝo), estigita de sunlumo, kaj ĝenerale unu el multaj similaj: ruĝhara kaj plena de lentugoj Z
2 MEDI makuleto simila al lentugo 1 sed kun pli klaraj limoj. ➞ nevuso.
lentuga iu aŭ ies haŭto kovrita de lentugoj: liaj manoj estas grandaj kaj lentugaj de la sunabundo FSz tiu palvizaĝa viro kun la ruĝa hararo , lentuga kiel plateso apenaŭ tirita el la akvo ALö