← Reen al L

PIV · 9262

★leon/o

leon/o
Sp. (Panthera leo) de granda afrika mamulo el la subordo de rabobestoj, g. pantero, kies virbesto portas densan kolhararon: leono leviĝas el sia densejo X; la leono estas la reĝo de la bestoj B; oni alkondukis Danielon k ĵetis lin en kavon de leonoj X; kie nun estas la loĝejo de la leonoj, kie iradis leono, leonino k leonidoj? X; la diablo, kiel leono blekeganta, ĉirkaŭiras, serĉante, kiun forgluti N.
Figuro, prezentanta leonon, kies kapo videblas profile. leopardo.
Leono
🔭 Boreala konstelacio (Leo), entenanta Reguluson.
Kvina signo de la zodiako, tra kiu Suno pasas de la 23a de Jul. ĝis la 23a de Aŭg..
Malgranda Leono 🔭 Boreala konstelacio.
leona. Rilata al leono: leona kapo; ĝia blekado estas simila al la leona X.
Leona golfo. Golfo ĉe la Francia bordo de Mediteraneo, inter Pireneoj k la Rodana delto (4°E, 43°N).
formikleono. Mirmeleono.
marleono Kn de fokuloj (g-oj Otaria, Neophoca, Zalophus) el la fam. de otariedoj, kun nur unu speco de haroj k kies virbesto portas kolhararon. marurso.