PIV 2026 · Artikolo 16840
zodiako
zodiako
1 ASTR ĉiela zono, kies mezon okupas la ekliptiko, kaj kiu enhavas ĉiujn poziciojn de la planedoj, la suno, la luno kaj 13 konstelacioj.
2 laŭ la astrologia tradicio ŝajna vojo de la suno tra 12 signoj. ➞ Amforo, Fiŝoj, Ĝemeloj, Kankro, Kaprikorno, Leono 2, Pesilo, Sagitario 2, Skorpio, Ŝafo, Taŭro, Virgo.
zodiaka rilata al la zodiako: la zodiakaj signoj la ĉi-supre nomitaj konstelacioj en astrologio zodiaka lumo