← Reen al F

PIV · 4544

★fiŝ/o

fiŝ/o
Vertebrulo, kies spirorganoj estas brankoj, kies membroj (naĝiloj) ne havas fingrojn, k kiu vivas en akvo: riveraj, lagaj, maraj fiŝoj; barakti kiel fiŝo ekster la akvo Z; fiŝo pli granda malgrandan englutas Z; putrado de fiŝo komenciĝas de l’ kapo Z; infanoj k fiŝoj voĉon ne havas Z; Jona restis en la interno de la fiŝo dum tri tagoj X; esti kiel fiŝo en akvo.  fiŝbredado, fiŝkaptilo, fiŝosto, fiŝovoj.
🍴 Tia besto, rigardata kiel nutraĵo: al fiŝ’ kuirita jam akvo ne helpos Z; ĝi estas nek viando, nek fiŝo Z; fiŝo sen vino estas veneno Z; fiŝo volas naĝi Z (postulas trinkadon); farĉita fiŝo (koŝera manĝaĵo, el fiŝo k macfaruno, rulita, poĉita k metita en la fiŝajn haŭton k kapon).
fiŝoj (Pisces)
(vs) Grupo de vertebruloj, kun la karakterizaĵoj de fiŝo 1, ampleksanta la senmakzelulojn, la kartilagfiŝojn k la ostofiŝojn.
(ss) Kn de kartilagfiŝoj k ostofiŝoj, el la superklaso de makzeluloj.
Fiŝoj
🔭 Ekvatora konstelacio (Pisces).
Dekdua signo de la zodiako, tra kiu Suno pasas de la 20a de Feb. ĝis la 20a de Marto.
Aŭstrala Fiŝo 🔭 Aŭstrala konstelacio (Piscis Austrinus).
fiŝa. Rilata al fiŝo: fiŝa vosto.
fiŝi (ntr) Provi kapti fiŝojn: oni fiŝas per hoko, per reto, per dinamito, per harpuno; (analoge) (tr): fiŝi la ankron (dekroĉiĝintan); fiŝi en malklara akvo (profiti el senorda situacio). Sin. fiŝkapti.
fiŝado. Ago de fiŝanto: fiŝado ĉi tie malpermesita.
fiŝaĵo 🍴 Kuiraĵo el fiŝo(j).
fiŝejo. Loko, en maro aŭ lago, kie oni trovas multajn fiŝojn por kapti: la fiŝejoj ĉe Nov-Lando.
fiŝeto. Malgranda fiŝo: ekzistas ezoko, ke fiŝetoj ne dormu Z.
fiŝido. Juna fiŝo: oni regule provizas la artlagojn per fiŝidaro.
fiŝisto
Tiu, kiu metie kaptas fiŝojn.
Fiŝbredisto, fiŝvendisto.
fiŝujo. Baseno, en kiu oni tenas fiŝojn. akvario.
trofiŝado. Troa fiŝado, kiu endanĝerigas la populaciojn de fiŝoj.
amarfiŝo Sp. (Rhodeus amarus) de eta, amarkarna fiŝo el la fam. de ciprinedoj, vivanta en malrapidfluaj, nesalaj akvoj de Eŭropo k Azio, kiu demetas siajn ovojn en la brankan ĉambron de duvalvuloj.
barbfiŝo G. (Barbus) de fiŝoj el la ordo de ciprinoformaj, fam. de ciprinedoj, kun 4 barbfadenoj, vivantaj en riveroj k riveretoj. Sin. barbio.
blankfiŝo Alburno 2.
dornfiŝo. Gasterosteo.
flugfiŝo. Mara fiŝo (Exocoetus k parencaj g-oj) el la superordo de teleosteoj kun tre longaj antaŭaj naĝiloj, per kiuj ĝi povas flugi en la aero mallongan distancon. ekzoceto.
Flugfiŝo 🔭 Aŭstrala konstelacio (Volans).
glavfiŝo = ksifio.
hokfiŝi. Provi kapti fiŝojn per speciala hoko.
hundfiŝo. Umbro.
kartilagfiŝoj. Klaso (Chondrichthyes) de fiŝoj el la superklaso de makzeluloj, kies skeleto konsistas ĉefe el kartilago.
katfiŝo. Sp. (Ameiurus nebulosus) de fiŝo el la ordo de siluroformaj, malhele griza, kun dorso-ventre plata kapo havanta ok barbfadenojn, origina el N Ameriko, enkondukita en Eŭropon, vivanta en nesala, sen- aŭ malrapid-flua akvo.
lunfiŝo Vulgara kn de tri maraj sp-oj de fiŝoj (molao, Masturus lanceolatus k Ranziana laevis) el la fam. de molaedoj.
muelilfiŝo. Sp. de leŭcisko (Leuciscus cephalus).
nadlofiŝoj. Nomo de diversaspeciaj nadlo- aŭ stanget-formaj marfiŝoj (g-oj Syngnathus k.a.).
orfiŝo. Sp. de karaso (Carassius auratus) kun ruĝaj k oraj koloroj, vivanta en nesala, sen- aŭ mal-rapidflua akvo. karaso.  ora sparo.
ostofiŝoj. Klaso (Osteichthyes) de fiŝoj el la superklaso de makzeluloj, kies skeleto konsistas plejparte el ostosubstanco.
perlofiŝi Vd perlo.
pilotfiŝo. Sp. (Naucrates ductor) de fiŝo el la ordo de perkoformaj, blua kun 5−7 malhelaj strioj, kiu vivas en tropikaj oceanoj k ofte sekvas ŝarkojn k ŝipojn; Sin. naŭkrato. remoro.
platfiŝo. Pleŭronektedo.
pulmfiŝoj. Dipnoj.
rokfiŝo. Kn de maraj fiŝoj rokloĝaj.
rombofiŝo. Rombo 2.
segilfiŝo. Pristo.
spadfiŝo. Ksifio.
ŝlimfiŝo. Fiŝo, vivanta en marĉegoj, bredlagoj ktp, kies karno havas ŝliman guston (ekz. karpo ks).