PIV 2020 · 2570
ciprin/o
ciprin/o ♉ G. (Cyprinus) de dolĉakvaj fiŝoj, al kiu apartenas karpo. ☞ bramo.
ciprinedoj. Fam. (Cyprinidae) de ciprinoformaj fiŝoj, al kiu apartenas alburno, bramo, leŭcisko, tinko k.a.
ciprinoformaj. Ordo (Cypriniformes) de teleosteaj fiŝoj, al kiu apartenas i.a. la fam. de ciprinedoj.