PIV 2026 · Artikolo 2571
cipripedio
cipripedio BOTA florplanto, plurjara herbo, kun floroj de karakteriza konsisto: unu meza suprendirekta sepalo, du flankaj malsuprendirektaj kuniĝintaj sepaloj, du flankaj petaloj kaj unu relative granda meza malsuprendirekta petalo (➞ labelo) simila al pantoflo, portanta la seksorganojn; nordhemisferaj, ofte kultivataj por ornamo. genro Cypripedium ➞ orkidaco, venusoŝuo, venusoŝueto.