← Reen al O

PIV · 11453

orkid/o

orkid/o
🍁 (ss) G. (Orchis el orkidacoj) de plurjaraj herboj kun du subteraj, glob- aŭ ovo-formaj tuberoj farmacie uzataj k kun spiko el ĝenerale multaj, unuspronaj floroj; ĉ. 35 sp-oj, N-hemisferaj.
(vs) Orkido 1 k parencaj g-oj.
= testiko.
orkidacoj 🍁 Fam. (Orchidaceae) de plurjaraj, epifitaj aŭ grundoloĝaj herboj kun duseksaj (malofte unu-, esceptokaze sen-seksaj), epiginaj floroj, karakterizataj de 3 sepaloj ofte petalecaj, de 3 petaloj – la meza ( labelo) ĝenerale pli granda ol la du flankaj –, de androceo (kun nur unu aŭ du reproduktiĝaj stamenoj; retinaklo) kuniĝinta kun la stiluso ( ginostemo) k de ovario 1-, malofte 3-kamera; kosmopolita fam. de ĉ. 18 500 sp-oj el 788 g-oj, i.a. orkido, angreko, bletio, cipripedio, epidendro, katlejo, neotio, ofrio, spiranteso, vanilo. Sin. orkideoj.
orkidito Inflamo de testiko(j).
orkidektomio. Fortranĉo de testiko.
orkidoterapio. Terapio per ekstraktoj el testikoj.