PIV 2020 · 15224
★ŝu/o
★ŝu/o
1 Piedvesto, ordinare leda k alĝustigita, kovranta la piedon nur ĝis la maleoloj: nur fine de la 16a jc oni faris distingajn formojn por la dekstra k la maldekstra ŝuo; poluri, ciri, ŝmiri ŝuojn; senkotigu la ŝuojn antaŭ ol eniri!; paro da ŝuoj Z; la ŝuoj montriĝis laŭmezuraj k estis aĉetitaj Z; sep riveretoj, kiujn oni povos transiri en ŝuoj X; esti libera, eĉ se sen plandoj ĉe la ŝuoj! Z; (f) esti sub la ŝuo de sia edzino Z (ĉiam cedi al ŝi). ☞ boto, boteto, galoŝo, pantoflo, sandalo. ➞ ŝudorso, ŝufliki.
2 Ⓣ Peco, analoga al ŝuo en formo aŭ uzo: ŝuo de bremso (la frotpeco), de kablo (koŝo), de paliso, lanco, bastono (fina malsupra ferpeco), de sledo, afusto (peco, per kiu ili pezas sur la grundo) kc.
ŝnura ŝuo. Ŝnurŝuo.
ŝuaĉoj. Malbonaj, eluzitaj ŝuoj.
ŝuaĵo. Piedvesto: li pretigis glitilojn, ĉar li sciis, ke oni fervore uzas tiun gajan ŝuaĵon Z.
ŝuisto. Homo, kies metio estas fari ŝuojn: ĉe ŝuisto la ŝuo estas ĉiam kun truo Z (specialisto ne zorgas pri si mem).
duonŝuo. Ŝuo malkovranta parton de la pieda dorso.
senŝua. Ne havanta ŝuojn: la ordeno de la senŝuaj karmelanoj; senŝuaj vilaĝanoj; mi iras senŝue k nude X.
balŝuo. Delikatŝtofa malpeza ŝuo, por balo.
bekformaj ŝuoj. Ŝuoj kun longaj pintoj, laŭmodaj en Mezepoko.
glitŝuo. Speciala ŝuo, kiun oni uzas por almeti glitilon aŭ skion.
laĉoŝuo. Ŝuo, fiksita per laĉo, kontraste al la iamaj ŝuoj fiksitaj per butonoj.
lignoŝuo. Ŝuo eltranĉita el lignobloko.
neĝoŝuo. Rakedo 2.
polusŝuo ⏚ Konvene formita ferpeco ĉe ekstremaĵo de elektromagneto de elektra maŝino, servanta por malpliigi la reluktancon de la aerfendo.
relŝuo 🚂 Metalobjekto analogforma al ŝuo, metebla sur relon por malakceli aŭ haltigi varvagonon, ruliĝantan de ranĝmonteto, aŭ por malhelpi ekruliĝon de senmova vagono: relŝu-metisto; vagonmalakcela instalaĵo defaligas relŝuojn.
rulŝuo. Metala plato, provizita per radetoj aŭ ruletoj, kiun oni alligas al ŝuo, k kiu ebligas ruliĝi sur glata surfaco.
ŝnurŝuo. Tola ŝuo, kun plando el interplektitaj ŝnuroj.
venusŝuo, venusŝueto 🍁 Cipripedio k parencaj g-oj kun labelo pantoflosimila.