← Reen al M

PIV · 9702

★magnet/o

magnet/o
Magnetito: magneto havas la econ altiri iujn metalojn, precipe feron.
Objekto (ekz. metalpeco), al kiu oni komunikis tiun altiran econ: uzi magneton por kolekti pinglojn; hufferoforma, kloŝforma, daŭra, nedaŭra magneto; (f) nur la filino povis esti la magneto, kiu lin altiras Z.
= magnetomaŝino.
magneta
Havanta la econ propran al magneto: peco da fero, kiu falas tra spiralo, fariĝas magneta Z; magneta bobeno; magneta montrilo de kompaso.
Rilata al magneto: magneta fenomeno, forto; magneta meridiano; magneta bendo; magneta strio (ekz. sur bankokarto); magneta kampo, momanto, vario (deklinacio 3), kampintenso.
(f) Mistere altiranta per nekontraŭstarebla forto: magneta rigardo; mi kredeble havas en mi ion magnetan, kio altiras ĉiujn kanajlojn Z. magia, sorĉa.
magneti (tr) Komuniki al ferpeco, ordinare per frotado kun magneto, la altirecon de magneto.
magnetado
La procedo, per kiu magneta korpo estas magnete polarigita.
Vektora grando, atribuita al substanca elemento k egala pri grandeco k direkto al la kvociento de la magneta momanto de ĉi tiu elemento per ĝia volumeno; simb.: J (ankaŭ: intenso de magnetado).
magnetebleco Konstanto, karakterizanta iun ajn feromagnetan materialon, k egala al la kvociento de la intenso de magnetado per la magneta kampintenso, kiu produktas ĝin; simb.: κ (kapa).
magnetigebla Tia, ke ĝi povas esti magnetigita.
magnetism1o
Tuto de la fenomenoj rilataj al la magnetoj k moviĝantaj elektraj ŝargoj.
Fako de la fiziko, pri tiuj fenomenoj.
Potenca mistera influo (kvazaŭ magneta altiro) de iu al aliaj. hipnotismo.
animala magnetismo (ark.) = hipnotismo.
magnetizi. Influi per magnetismo 3: (f) ili aliĝis al ĝi, magnetizitaj de la volo de l’ aŭtoro Z. hipnotizi.
malmagneti, senmagnetigi. Redukti magnetan korpon al magnete neŭtra stato.
magnetomaŝino. Elektra maŝino, kiu produktas elektron per la efiko de magnetoj sur turniĝanta cirkvito.
paleomagnetismo Magnetismo de la terglobo en la pasinteco.
paramagneta (pp substanco) Produktanta induktitan magnetan kampon samdirektan al la ekstera magneta kampo. diamagneta.
paramagnetismo. La aro de fenomenoj rilataj al paramagnetaj substancoj.
elektromagneto Artefarita magneto, konsistanta el fera stango, ĉirkaŭ kiu estas volvita elektra fadeno k kiu magnetiĝas, kiam la kurento trafluas la volvaĵon.
elektromagneta (pp fenomenoj) Rilatanta al reciproka efiko de elektra kurento sur magneton aŭ elektromagneton, aŭ per vario de la magneta alterno al la indukto de elektromotora forto, aŭ de kurento.
elektromagnetismo. Tuto de la fenomenoj rilataj al elektraj ŝargoj k magnetoj.
feromagneta (pp materialo) Magnetebla tiel, ke ĝi restas magneta eĉ post forigo de ekstera magneta kampo.
kampomagneto. Tiu parto de elektra maŝino, kiu estas destinita unue por la produktado de magneta flukso. Sin. induktanto.  elektromagneta kampo.
teromagnetismo. Magnetismo de la terglobo, kiun evidentigas la dekliniĝo k subkliniĝo de la magneta nadlo de kompaso.