← Reen al M

PIV · 9697

★magi/o

magi/o
Tuto de la procedoj k ritoj per kiuj la operacianto kredas povi efiki sur la okultajn fortojn de la mondo k obeigi ilin al la homaj deziroj: la magio estis la vera fonto de la artoj k de la sciencoj; imiteca, simpatia magio (efikanta per imitado aŭ kontaĝo); blanka (bonfara), nigra (malbonfara) magio. religio.  animismo, envulto, okultismo, sakramento.
(f) Miriga efiko, iel simila al tiu de la propredirita magio: la magio de opero, de la vortoj.
magia
Bazita sur magio, sorĉa: magia povo, magia bastono.
(f) Havanta eksterordinaran efikon: tiuj paroloj faris magian impreson; serpentoj per sia rigardo magie alforĝas la birdojn Z. rava, sorĉa.  lanterno.
magiado. Ago, efiko magia: vidu do, tio ĉi estas la tuta magiado, kiun vi envolvas en sanktan nebulon Z.
magiisto. Homo kiu praktikas la magion: viro aŭ virino, se ili estos magiistoj aŭ sorĉistoj, estu mortigitaj X. mago, prestidigitisto.