PIV · 13205
★rav/i
★rav/i (tr) Sentigi entuziasman admiron, kvazaŭ forprenante la animon el la korpo: vi nin ravos per ĉi tiu malgranda instrumento Z; vi devas ravi lian imperiestran moŝton per via ĉarmega kantado Z; tiuj arkitekturaj juveloj ravas la turistojn; ĉu dum la irado al mia domo vi trovis iun novan diinon, kiu tiel vin ravis? Z; nin ĉiam ravas, kion ni ne havas Z; la ravantaj tonoj de la najtingalo Z; ravanta pejzaĝo Z; la plej malgrandaj cikoniidoj estas ravataj, kiam oni diras al ili nur «krible-krable»! Z; ĉiuj estis ravitaj, ĉiuj parolas pri la Kongreso kun entuziasmo Z. ☞ ĉarmi, delekti.
rava. Tia, ke ĝi ravas: rava paŝado, voĉo; rava virino Z.
rave. En rava maniero: rave bluaj okuloj.
ravo. Efiko de io, kio ravas: ĉiuj ĝojkriis de ravo k ĵetis al ŝi florojn Z; la ravo lasis ŝin senparola.
raviĝo, raviteco. Stato de iu, kiu estas ravita: iliaj okuloj lumis de raviteco Z; vizaĝesprimo, kiu signifis teatran k tre komike aspektantan ravitecon Z. ☞ ekstazo.